Hohokekjo Tonari no Jamada-kun

Kvivit, miaj najbaroj Jamada
animea filmo • movbilda filmo
Originala titolo ホーホケキョとなりの山田くん
Hōhokekjo Tonari no Yamada-kun
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 17 jul. 1999, 22 dec. 2000
Daŭro 104 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Atsushi Okui
Reĝisoro(j) Takahata Isao
Produktisto(j) Takashi Shōji • Seiichiro Ujiie • Toshio Suzuki
Scenaro Isao Takahata
Muziko de Jano Akiko
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

Hohokekjo Tonari no Jamada-kun (japane: ホーホケキョとなりの山田くん [Hōhokekjo Tonari no Yamada-kun], laŭvorte: Kvivit, miaj najbaroj Jamada) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1999.

La vorto "hohokekjo" (ホーホケキョ [hōhokejo]) en la titolo estas japana onomatopeo kaj kompreniĝas kiel la kanto de ugviso, kaj kaŭzas printempan kaj senzorgan animstaton. Tiu filmo estas speciala, ĉar estas produktita en komiksa stilo, ne en animea stilo kiel la aliaj filmoj de Studio Ghibli.

La reĝisoro de tiu filmo estis Takahata Isao. La muzikon por tiu filmo komponis Jano Akiko.
La rakonto sekvas al 4-panelan mangaon Tonari no Jamada-kun (nova nomo: Nono-chan) de Iŝii Hisaiŝi. La originala mangao aperis en la japana magazino Asahi.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search